Parlamenta baloto en Germanio 2009

la anoj de la parlamento Bundestag en la plenkunsidejo

La 27-an de septembro 2009 en Germanio okazis baloto por la nacia parlamento Bundestag. Komenciĝis ties 17-a parlamenta periodo. Entute rajtis voĉdoni 62,2 milionoj da germaniaj ŝtatanoj de pli ol 17 jaroj, 30 milionoj da viroj kaj 32,2 milionoj da virinoj.

Rezulte la konservativaj partioj Christlich Demokratische Union Deutschlands ("Kristandemokratia unio de Germanio", ne en Bavario) kaj Christlich-Soziale Union in Bayern ("Kristane socia unio en Bavario", nur en Bavario) kun la liberala Freie Demokratische Partei ("Liberala demokratia partio") atingis stabilan plimulton, kaj Angela Merkel restas federacia kanceliero de Germanio. Malgajnis la Sozialdemokratische Partei Deutschlands ("Socialdemokratia partio de Germanio"), kiu perdas sian parton en la registaro kaj iĝas opozicia partio.


© MMXXIII Rich X Search. We shall prevail. All rights reserved. Rich X Search